Académique Documents
Professionnel Documents
Culture Documents
La ĉeesto de militkrimulo en Vivi estas danĝere memorigas pri alia romano de Nemere, Sur
kampo granita (1983). Same kiel por ĝi, ankaŭ por tiu ĉi la aŭtoro kaptis ideon el la reala
vivo. Georges Clever ja memorigas pri Klaus Barbie, la Buĉisto de Lyon, kies proceso antaŭ-
nelonge vekis febran priatenton. Sed temas nur pri komenca ideo, ne pri romanigo de la kazo
Barbie. Ankaŭ pri alia skandalo lastatempa ĝi sugestas: la sinkigo de la ŝipo de Greenpeace,
ĉe kiu la franca sekreta servo same libere konceptis la limon inter leĝo kaj krimo kiel oni tion
faras ankaŭ en tiu ĉi libro.
Kvankam Sur kampo granita kaj Vivi estas danĝere ambaŭ turniĝas ĉirkaŭ eksa militrkimulo,
la du libroj funde malsamas. En la pli frua la aŭtoro konfrontis la leganton kun etikaj
problemoj, sed nun ne temas pri tio, kvankam unufoje Skagen preskaŭ enkondukas tion
parolante: “Furoras militoj, naskiĝas militkrimuloj. Kelkiuj homoj sub la influo de eventoj,
ebloj aŭ simpla devigo fariĝas regantoj super la vivo de aliaj. Kelkaj tiuokaze fariĝas
sangozaj sovaĝbestoj.” (p.99). Tiu filozofumado tamen ne iras pluen, kaj tio eĉ ne necesas, ĉar
ĝi jam estis tiel funde farita en la nokta simpozio de Sur kampo granita.
En Vivi estas danĝere temas sole pri distra legaĵo, streĉromano, kiun certe kun granda apetito
voras tiuj, kiuj serĉas por tempopasigo aventurojn, en kiuj ĉiumomente okazas io kaj la intrigo
impete deruliĝas. Ankaŭ min Nemere – denove – alnajlis per tiu ĉi verko, tiel ke mi devis fin-
legi ĝin unuside. Tiel brile li fabulas, sed li ja estas la sola Esperanto-aŭtoro, pri kiu eblas diri,
en ambaŭ sencoj de la vorto, ke li verkas profesie. Por li verki estas senĝene.
La nuna verko estas jam la deka Esperanto-romano de Nemere. Per ĝi li fariĝis la plej pro-
duktinta Esperanto-romanisto, ne nur laŭvolume, sed ankaŭ laŭ la paĝonombro. [Tamen ne:
Bulthuis ankoraŭ superas lin je 34 paĝoj. – La Red.] Tiu jubileo trudas la demandon, kie
kaŝiĝas la sekreto de lia granda populareco. Mi supozas, ke ĝuste en la profesieco, t.e.
majstrado de la verkista metio. Sed ĝi certe troviĝas ankaŭ en tio, ke en liaj romanoj ni re-
trovas scenojn, kiujn ni konas el televidaj novaĵoj, kaj ke li problemigas temojn, pri kiuj
homoj nuntempe pensas. Tial ankaŭ tiuj el liaj romanoj, kiuj ne estas same pretendaj laŭ la
celo kiel ekz. Sur kampo granita, tamen ne impresas kiel bagatelaj. Certe influas ankaŭ la
lingvo: kiel en tiu ĉi verko, la Nemere-a lingvo ĉiam estas simpla, facilflua, senartifike
ĉiutaga. Kiel tia ĝi altiras ankaŭ lingve nespertajn. Tiel do Nemere edukas legantojn por nia
beletro entute, sekve plenumante la rolon de la nuna Baghy.
Al la ĉi-foja verko farendas unu lingva plendo: la vorto hostaĝo devas esti ostaĝo.
Osmo Buller